Infaneto demandas patron:
- Paĉjo, kiom kostas kilogramo da bebo?
- Kara, oni ne vendas bebojn ...
- Kial, do, tuj kiam infano naskiĝas, oni ĉiam ĝin pesas?
Filo alvenas al sia patro:
- Ĉu mi povas vin demandi?
- Mallonge kaj klare.
- Cent dolarojn!
Du ŝarkoj naĝas en la oceano.
Subite ili vidas surfiston.
Unu el la ŝarkoj diras, revante:
- Rigardu! Ĝuste, kiel en la restoracio - sur telero kaj kun buŝtuko!
Brak komentarzy:
Prześlij komentarz